Programadaj Lingvoj
Contents
LISPs
Scheme
Scheme estas varianto de LISP kiu estas fame uzita ĉe MIT por instruii studentojn pri konceptoj de funkcieca programado. Ĝi ankaŭ estas uzata en la GNU Guile etenda lingvo.
Kelkaj rimedoj estas:
- Strukturo kaj Interpretado de Komputilaj Programoj (SIKP) libro.
- SIKP programada kurso de MIT estas senpaga.
- Por lerni GNU Guile varianto de Scheme: https://www.gnu.org/software/guile/learn/
Komuna Lisp
Komuna LISP efektivigoj ofte estas pli grandaj ol Scheme, kiu igas ĝin pli potenca por solvi praktikajn problemojn, sed tiu granda funkciaro povas esti iom de distro kiam oni unue komencas.
- Diferencoj inter Scheme kaj Lisp estas priskribitaj ĉe https://wiki.c2.com/?LispSchemeDifferences .
- SBKL (Steel Bank Komuna Lisp) estas bona elekto, precipe kiam uzate kun Emacs kaj SLIME. Instruktoj por starigi ĝin disponas ĉe https://github.com/rabbibotton/clog/blob/main/LEARN.md .
- Dokumento pri Bona Stilo por Programado de Lisp
- Surreta versio de la Peter Norvig libro PAIP [Paradigmoj de Programado de AI]
- Libro “On Lisp” de Paŭlo Graham disponas nun senpaga.
Emacs Lisp
Tiu kompreneble estas bona por lerni se oni jam uzas la Emacs redaktilo. Pro tio ke ĝi jam estas bone integrita en la redaktilon, ne necesas malŝpari tempon starigi eksternajn kompililojn kaj konektilojn kiel SLIME.
- Elisp estas bone dokumentita en la Emacs manlibro kaj la Emacs helpa sistemo. Ekzemploj:
- Ĝi posedas potencaj iloj kiaj Edebug, profililoj, regressa testiloj, komparmarkiloj, ktp.
- Ĝi estas unu-fadena, do pro tio povas esti malkonvena por kelkaj aplikaĵoj.