La Ŝava Alfabeto
Antaŭ longa tempo mi ĉeestis esperantan kongreson, kaj mi ricevis libreton kun strangan literojn. Mi forgesis precize kiu donis ĝin al mi, sed mi memoras ke la literoj estas propono de plibona metodo skribi. Mi dankeme akceptis la libreton, intencante ke mi provos ekzameni la proponon kiam mi havos pli da tempo. Kiam mi revenis hejmen, mi metis la libraton sur mian librobreton, kie ĝi restis plurajn jarojn.
Lastatempe mi spektis la jenan videjon:
Mi pensis, «ĉu tiu estas la sama alfabeto de la stranga libreto kiun mi ricevis antaŭ multaj jaroj?» Mi elfiŝis la libreton el mia librobreto kaj konstatis ke jes, la libreto ja temas pri la Ŝava alfabeto!
Mi serĉis la interreton por pli da informo pri ĉu ankoraŭ ekzistas esperantistoj kiuj uzas la Ŝavan alfabeto por skribi esperante. Estis artikolo ĉe vikipedio , kaj retpaĝo starigita de Usona grupo. Ŝajnas ke la usona paĝo ne plu funkcias, do mi reproduktis la informo de tiu paĝo sube.
Ĉu Ŝava alfabeto utilas por skribi esperanton? Esperanto ja jam havas fonetikan alfabeton. Ĝan Ŭesli STARLING (kiu adaptis la Ŝavan alfabeton por Esperanto) proponis kelkajn ligaĵojn por helpi skribi esperanton pli komforte. Li diris en lia libreto ke lia adaptaĵoj celis permanan skribon ka ne tajpitan skribon. Tiuj ligaĵoj ne estas subtenataj de unikodo, kaj mi ankoraŭ ne trovis tiparon kiu subtenas ilin.
Do, post kiam mi plibone povas skribi la anglan ŝavalfabete, mi eble turnos mian atenton al lerni skribi esperanton en mian taglibron permane. Sed nun mi dubas ĉu mi povos uzi ĝin por skribi esperanton komputile.
Rimarkoj de Ĝan Ŭesli STARLING
[konservite el esperanto.us, kiu ŝajne ne plu funkcias]
En 1996 amiko mia menciis hazarde pri akcesora alfabeto por la moderna angla lingvo kion instigis la fama verkisto Bernard Ŝa [Shaw]. Mi trovis la ideon interesa kaj esploris ĝin kune kun la menciinto. Ni decidis alporti ĝin al Esperanto. La alfabeto, en ĝia originala formo, estis tre eleganta por esprimi la anglan lingvon. Pli oftaj sonoj representiĝis per laŭgrade plisimplaj simboloj. Ni ambaŭ taksis tion inter la plej valoraj karakterecoj de logika skribsistemo. Same pensis Bernard Ŝa. Antaŭ ĉio, ni volis konservi precize tion. Niaopinie, tio estis la plej esenca kerno de la tuta afero. Tio estas ĝia interna ideo. Jen komencis nia eta projekto ĝin esperantigi. Jen kiel la rezuto de niaj komunaj laboroj fine aspektis.
Mi supozas ke ĝi servos bone ĝian celon: ke ĝi estu facila kaj pli rapida skribmaniero por preskaŭ ajna Esperantisto kiu tion deziras. Ankaŭ, kaj eble pli realisme, kiel sekreta skrib-maniero inter junuloj.
Se vi interesas pri tio, ni ĝoje disponos pri lerno-libreto tute senpage. Ĝi estas 72-paĝa pamfleto kaj enkondukas ĉiujn simbolojn grade, po grupetoj: vokaloj, frikativoj, ktp. Por akiri du ekzemplerojn (por vi kaj amiko) poŝte, sendu aŭ unu Usonan dolaron (por la poŝto) aŭ samvalore de ajna lando, aŭ eĉ de poŝtaj kuponoj. Kaj skribu, tre ege klare, la poŝtan adreson kiu plej taŭgas por atingi vin. Post ricevi mi sendos tion sur-ŝipe al vi.
Elŝutu pluajn ekzercojn pri la Ŝava alfabeto:
Trigamba Joĉjo Parto Unu (sen akcesoraj ligaĵoj)
Trigamba Joĉjo Parto Unu (kun akcesoraj ligaĵoj)
Semanto No. 44, paĝo 23
Esenco de Budhismo
Jen suplementa ekzerco el la instruo-pamfleto, paĝoj 47-52